Aĉa ne estas plaĉa

(Originale: Feio não é bonito O morro)
Verkis: Carlos Lyra k Gianfrancesco Guarnieri
Traduko: James Rezende Piton

Vivu la belaĵoj propraj de Brazil'
Kun histori' kaj tradici'
Kaj vivu "monto" en gloropleno
Kun samblernejoj kantataj en samboj
Pri sia deveno

Aĉa ne estas plaĉa
La "monto" daŭras
Tamen ĝi revas pri fin'
Kantas, ĝi kantas triste
Ĉar nur tristecon
Rakontas ĝia rutin'
Ploras, ĝi ploras ride
Ĉar ĝi kuraĝas,
Bravega de l' origin'
Amas, la "monto" amas
Kun am' timida, kun am' avida
Pri aliestonto


Rim (Noto de la Tradukinto): "La monto" estas maniero aludi al la periferiaj kvartaloj en Rio.
En la komenco de la 20-a jc. la modernigo de la historia urbo kun larĝaj avenuoj forigis multajn loĝejojn, kie vivis malbonhavaj familioj. Sen protekto kaj monkompensoj, tiuj homoj transloĝiĝis al terpecoj sur la montoj ĉirkaŭ Rio, sen minimumaj sanitaraj kondiĉoj.
Tiuj homoj de "la monto" produktis multe da arto kaj donis riĉajn kontribuojn al la brazila kulturo, speciale ĉirkaŭ sambo. Tiu ĉi kanzono pledas por normala vivo kaj ke malgraŭ la pozitivaĵoj, oni ne devas romantikigi la malbonajn kondiĉojn de "la monto", kun nefinitaj domoj el brikoj, aŭ domoj faritaj el alternativaj materialoj kiel lado kaj recikligita lignaĵo. Al ili mankis - kaj al multaj plu mankas - bazaj rimedoj kiel akvo kaj elektro.
Obs (Nota do Tradutor): "La monto" (i.e. "O morro") é uma maneira de aludir aos bairros de periferia no Rio. No começo do séc. XX a modernização da cidade histórica com largas avenidas desalojou várias moradias, nas quais viviam famílias de poucos recursos. Sem proteção ou indenização, essas pessoas mudaram-se para terrenos nos morros em torno do Rio, sem condições sanitárias mínimas.
Essas pessoas "do morro" produziram muita arte e deram ricas contribuições à cultura brasileira, especialmente no samba. Esta música apela por uma vida normal e diz que, apesar das coisas positivas, não se deve romantizar as más condições "do morro", com casas inacabadas em alvenaria, ou casas feitas de materiais alternativos como lata e madeira reciclada. A eles faltava - e a muitos ainda falta - recursos básicos como água e eletricidade.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!