La biciklo

(Originala titolo: A bicicleta)
Verkis: Toquinho k Mutinho
Traduko: Flávio Fonseca

B, I, C, I, K, L kaj O
Jen mi, via amik' biciklo!

Mi kunportas vin tra parkoj ĉiam kun rapid'
Mi vin helpas kreski, sur ĉi mia radoar'
Sur mi, via mondo iĝas ja malsupre vi
Vi min rulas kaj samtempe mondo glitas pli
Kontraŭ vento flugas pensoj per ŝveba real'
Kaj por ke okazu tio, jen mia pedal'!

B, I, C, I, K, L kaj O
Jen mi, via amik' biciklo!

Inter stratoj, rande de la maro, avenu',
Mi vin akompanas kien ajn promenas vi.
Mi kun vi aĉetas, kaj kunestas por la ĝu',
Glaciaĵojn, gumojn, glubildetojn krom revu'.
Rad' ruliĝas, temp' ruliĝas, hor' por revojiĝ'
Kaj por ke okazu tio, nur pedala ir'!

B, I, C, I, K, L kaj O
Jen mi, via amik' biciklo!

Mi antaŭnelonge iĝis modo, vera kred'
Ankaŭ oficistoj serĉas min por tia ag'
Ĉiuj volas maldikiĝi per ĉia rimed'
Eĉ viaj gepatroj sin decidis pri konced'
Multaj homoj lastatempe venas al pedal'
Tamen per ĉi stranga emo resti en lokal'

B, I, C, I, K, L kaj O
Jen mi, via amik' biciklo!



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!