(Originala titolo: Meu refrão)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca
Ĉi mian refrenon
Kantas la ular':
"La plej bona beno
Estas la gitar' ".
Mi jam peze ploris
Pro la elreviĝ',
Nun jam tempo foris,
De plor' ne vestiĝ'.
Mi jam pilkon ludis,
Festis per balon',
Sed en lernejo ne plu studis,
Por ke venu lecion'.
Ĉi mian refrenon...
Ĉi refrenon faras
Mi por via sci':
Mia celo klaras,
Foras iluzi'.
Vi ne sorĉon provu,
Ne min ŝanĝos for,
Ĉar mi vivas laŭ la blovo,
Sen horloĝo, sen sinjor'.
Ĉi mian refrenon...
Por mi, misfortuno,
Loĝo en domaĉo,
Sed min kovras suno,
Mian sambon, klaĉo.
Sambe mi verdiras
El la korfaden',
Sed se vi kun mi iras,
Sonas ĉi refren':
Ĉi mian refrenon...
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!