(Originala titolo: Sonora garoa)
Verkis: Passoca
Traduko: Flávio Fonseca
Belsonora roso
Pluveta sereno
Tra la frumateno
Mi ne sintenas
Kontraŭ l' etoso
Sonas la sireno
En la frua horo
Rompas la silenton
De l' frumateno
Pro la sonoro
Aŭto preterpasas
Pordon de l' fabriko, kaj
En radio krias
Metalavoĉe, ha
Iu kanzon'
Sonora pluveto
Kvazaŭ ros' arĝenta
Kvazaŭ ros' momenta
Reflektas sunon
La kamion'
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!