Verkis: Sylla Chaves k Lopes k Altair
Ni iam vivos en pli bona mondo.
De am' kaj justo estos plena ĝi.
Virin' kaj viro marŝos al estonto
kun samaj rajtoj kaj en harmoni'.
Refreno:
Kaj nun vi kisu, kisu min, karulo,
kaj ni forgesu pri l' mensog-soci'.
Ni kunfandiĝu en nia korbrulo,
laŭ la regulo de l' Natura Di'.
Fraŭlino kara, vi ne perdu tempon:
en via koro ankaŭ brulu am'!
Somer' kaj vintro sekvos la printempon,
kaj vi ekpentos, sed malfruos jam!
(Refreno)
Da geedziĝoj ni plurfoje vidas,
en kiuj mono estas nura cel'...
Fianĉoj trompaj, kiuj mon-avidas,
malpli valoras ol in' de bordel'...
(Refreno)
Rim:
- Registrita de la kantistino Franca Fenati en la albumoj La Kuna Diso kaj La bufo, 1985, de Sylla Chaves.
- La kompleta teksto estas publikigita en la libro 100 Jaroj da Kantado: Kultura Kooperativo de Eo, 1989.
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Franca Fenati)
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!