La urbokoloro

(Originala titolo: A cor da cidade)
Verkis: Tote Gira k Daniela Mercury
Traduko: Zore k Vitor Mendes

La ĉi-urba koloro jen mi,
kaj mia estas la kant' pri ĝi.

La geto, strato, kred'...
jen sur la strat’ pied’
tra nia urbo, tre bela,
son’ de l’ tambura led’
kaj ĝia fortofont'.
Mi ne klarigas, ĝi estas bela!

Ho o, veras am’ en ni',
Ho o, jen mi ĉiam kun vi.

Ne diru, ke lasis min
aŭ ne plu toleras min.
Mi estas la nokto tre muta,
sun' de l' maten'.

Mil vojojn havas la mond’
en kiuj eblas la fal’.
Mi estas l' unua kantanta,
mi, la karnaval'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!