Nia stranga am'

(Originala titolo: Nosso estranho amor)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

Mi ne suĉos vin ĝis la neglekto
Nek volas vin nur por spekto pro frivol'
Mi nur petas, ke nun vi respektu
Min pro ĉi stulta vol'

Ne gravas, ke vi iĝas objekto
Ke vi faras plekton kun alia, jam
Mi nur petas, ke nun vi akceptu
De mia stranga am'

Ho, karinjo!
Lasu, ke venu ĵaluz'
Lasu, ke pasu ĵaluz'
Kaj ni iru kune...

Ho, virinjo!
Lasu, ke mi ŝatu vin
Trans mia kor' kaj ide'
Vi neniam diru "ne"

Ni ja kombiniĝas je perfekto
Ni estas projekto de supera saĝ'
Kaj ne plu valoras dramefektoj
Sed nur la posta staĝ'

Ni ne fosu por niaj difektoj
Nek per introspekto pro rankora flam'
Batalu ni nur en la direkto
Al nia stranga am'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!