(Originala titolo: Eu preciso de você)
Verkis: Tom Jobim k Aloysio de Oliveira
Traduko: Flávio Fonseca
Kiel sun' bezonas la ueston
Tiel mi bezonas vin, nur, sole vin
Kiel la orkestro volas estron
Tiel mi bezonas vin, nur, sole vin
Kiel flor' bezonas la parfumon
Kaj virino la brakumon
Kiam estas amo for
Mi tiel ĉi bezonas vin
Kiel nokto serĉas frumatenon
Tiel mi bezonas vin, nur, sole vin
Se l' poeto serĉas amoplenon
Tiel mi bezonas vin, nur, sole vin
Eble vi ne scias, ke soleco
Estas grava malsan-speco
Kiu loĝas en la kor'
Se nekredemul' bezonas kredon
Tiel mi bezonas vin
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo)
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!