(Originala titolo: Turbilhão)
Verkis: Toquinho k Mutinho
Traduko: Flávio Fonseca
Venu perdi vin
En ĉi uragan'!
Ne forgesu fari tuj
Ĉion kion petas via kora san'.
Ja multaj homoj vivas por pensadi, nur,
Kaj estas tiuj, kiuj vivas sen penser'.
Ekzemple, mi, en la pasi',
Eĉ se min trovas la sufer',
Malfermas tuj la koron mi
Kaj nur navigas kun sincer'.
Venu perdi vin...
Ja multaj homoj timas ploron en futur',
Kaj estas tiuj, kiuj daŭre fidas sin.
Ekzemple, mi, kara partner',
Pro amo al iu virin',
Mi spitas tute al danĝer',
Senzorge iras ĝis la fin'!
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Uragan' kaj kora san'... Geniaj solvoj romaj kaj ritmaj! Lernu mi! Paulo papos nascentes
ResponderExcluirDankon, kara Paulo!
ExcluirSolvoj romaj k ritmaj *
ResponderExcluirrimaj
ResponderExcluir