(Originala titolo: Chora coração)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca
Vi kompatu min
Aŭdu mian "aj!"
Seneltenan, kaj
Nur kompatu min
Kiam taga bel' ekzistas
Eblas iel distri sin
Sed subite ĉio tristas
Kiam venas tagofin'
Frida estas la vetero
Same ene de la kor'
Plej malplenas la cetero
Kiam vi troviĝas for
Jen ĉielo, jen la steloj,
Kiel belas luma lun'!
Tamen ĉiuj tiuj beloj
Estas vanaj sen vi nun
El horloĝo sonas horoj
Per susura horparol'
Ve al mi, tro da rankoroj
Lasis min kun mia sol'
Ploru, mia kor'
Aŭdu mian "aj!"
Seneltenan, kaj
Ploru, mia kor'
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!