(Originala titolo: Mambembe)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: James Rezende Piton
Podie, surplace, en cirko, sur benko de staci'
Kuranta sen lumo, surmura skribumo
Novaĵ' venos tuj pri mi,
Nomada, vaganta,
Malsupre de ponto
Kantanta
Malsupre de l' tero
Kantanta
Kaj priparolata
Kantanta
Falinta, flirtanta, fripono, frapanta, malbanal'
Fuĝanta la sklavo, aŭ tute freneza
Kun la propra festival'
Nomada, vaganta,
Malsupre de ponto
Kantanta
Malsupre de l' tero
Kantanta
Kaj priparolata
Kantanta
Poeto, pajaco, pirato, la sparko, vaganta hebre'
(Kantanta)
Dormanta sur vojo, refojo, refojo
Antaŭ mi la mond-are'
Nomada, vaganta
Malsupre de ponto
Kantanta
Malsupre de l' tero
Kantanta
Kaj priparolata
Kantanta
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
Trupulo
Belega traduko!
ResponderExcluirGratulon al Piton kaj al vi, Flavio!
Dankon, Lirica! :-)
ResponderExcluirDankon, kara!
ResponderExcluirBonege la kapto de la teksto-senco kaj la sinsekvo de konsonantoj /f/ kaj /p/.
ResponderExcluirŬaŭ! Bonege! Perfekta.
ResponderExcluirDu versioj belegaj el la sama muziko: Nomada kaj Trupulo.
ResponderExcluirGratulon al vi, Flávio, James kaj Kikero.
Koran dankon, Vicente!
ExcluirDankon, kara Vicente!
Excluir