Beleco pura

(Originala titolo: Beleza pura)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

Ne min logas la mono, ne
Sed belo plura
La mono, ne
Haŭt' klaroskura
La mono, ne
La karno dura
La mono, ne!...

Nigrulino de Kuruzu'
Beleco pura!
Federaci'
Beleco pura!
Rivera Buŝ'
Beleco pura!
La mono, ne!...

Se nigrulino komencas
Ornami la harojn
Ne ordinar'
La plektaĵo similas
La vefton de l' haroj
Konkojn de l' mar'
Ŝi tuj mendas por bele
Surmeti al haroj
Tute kaprica,
Tute delica

Ne min logas la mono, ne
Eleganteco...

Ne min logas la mono, ne
Sed viv' kultura
La mono, ne
Haŭt' klaroskura
La mono, ne
La karno dura
La mono, ne!...

Bela fraŭlo de Badaŭe'
Beleco pura!
Ile'-Aje'
Beleco pura!
La mono, he!
Beleco pura!
La mono, ne!...

Ene de tiu turbano
De Filo de Gandhi
Familiar'
Ĉio estas tre ŝika
Kaj tre bonaranĝa
Tuta la far'!
Fajna pajlo marborda
Plektiĝu senŝanĝe
Ĉiuj la rozoj
Ĉiuj ripozoj...

Ne min logas la mono, ne
Sed la misteroj...


Rimarkoj kaj Kuriozaĵoj:
- Kuruzu', Rivera Buŝ' k Federaci' (originale: Curuzu, Boca do Rio kaj Federação) estas kvartaloj de la urbo Salvadoro, en la ŝtato Bahio.
- Badaŭe' (originale Badauê) estis afoŝeo aktiva inter la jaroj 1978 kaj 1992 en Salvadoro. Afoŝeo, ankaŭ nomata "strata kandombleo", estas karnavala strata irantaro. Temas pri afrik-brazila manifestacio kies radiko apartenas al la iorubaa popolo. Ĝenerale, ĝiaj anoj estis ligataj al kandomblea aŭ umbanda templo. La esploristoj konsentas, ke afoŝeo naskiĝis en Bahio.
- Ile'-Aje' (originale Ilê Aiyê) estas la unua afrik-brazila karnavalgrupo, kaj stariĝis kiel grava kulturaĵo de la Salvadora karnavalo.
- Filoj de Gandhi (originale Filhos de Gandhi, kun la prononco "Ganĝi" - vidu foton) estas la plej granda kaj onidire la plej bela afoŝeo de la Salvadora karnavalo. Ĝi konsistas ekskluzive de viroj kaj inspiriĝas je la principoj de ne-perforto kaj paco de la hinda pacifisto Mahatmo Gandhio. La grupo prezentas la afrik-religian tradicion per la ritmo de agogo (perkutilinstrumento) kaj per iĵeŝaaj kantikoj en iorubaa lingvo. Ili uzas blankajn littukojn kaj bantukojn kiel kostumoj, por simboli la hindajn vestaĵojn.
Observações e Curiosidades:
- Kuruzu', Rivera Buŝ' e Federaci' (no original: Curuzu, Boca do Rio e Federação) são bairros da cidade de Salvador, na Bahia.
- Badaŭe' (no original Badauê) é um afoxé ativo entre os anos 1978 e 1992 em Salvador. Afoxé, também chamado de "candomblé de rua", é um bloco de carnaval de rua. Trata-se de uma manifestação afro-brasileira cuja raiz pertence ao povo iorubá. Geralmente, seus membros são ligados a um terreiro de candomblé ou umbanda. Os pesquisadores são unânimes em afirmar que o afoxé nasceu na Bahia.
- Ile'-Aje' (no original Ilê Aiyê) é o primeiro grupo de carnaval afro-brasileiro, e destacou-se como um importante elemento cultural do carnaval de Salvador.
- Filoj de Gandhi (no original Filhos de Gandhi - veja a foto) é o maior e dizem que o mais bonito afoxé do carnaval de Salvador. Consiste exclusivamente de homens e é inspirado nos princípios da não-violência e paz do pacifista hindu Mahatma Gandhi. O grupo apresenta a tradição afro-religiosa através do ritmo do agogô (instrumento de percussão) e pelos cânticos ijexás em língua iorubá. Usam lençóis e toalhas brancos como fantasias, para simbolizar as roupas hindus.

3 comentários:

  1. Oni demandis al mi, kion signifas "klaroskuro".

    Ĝi estas unuradika vorto, kiu laŭ PIV 2020 signifas "Pentra efekto, kiu imitas aŭ akcentas la kontraston inter lumigitaj k senlumaj objektoj aŭ partoj de objekto."

    Certe Caetano celis en la tuta teksto elstarigi la nigran haŭton. Do, ĉi tie la vorto ricevas tiun lumefektan sencon, kvazaŭ la nigra haŭto brilas.

    ResponderExcluir
  2. Belege!
    Laŭ via klarigoj, konvenas majuskligi Rivera Buŝo kaj Filoj de Gandhi.
    Gratulon pro la taŭga versio.

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!