(Originala titolo: Passaredo)
Verkis: Francis Hime k Chico Buarque
Traduko: James Rezende Piton
Hej, rubekolo
Hoj, ramfokelo
Merlo, ujrapuru'.
Aj, kuriango
Hoj, najtingalo
Cerebo kaj nambu'.
For, fluvikolo
For, patativo
Turdo kaj brotoger'
Tju!, krotofago
Tju!, dendrocigno
Tju!, mia perister'
Fuĝu, kardelo
Iru, vanelo
Kolibro, kaŝu vin
Flugu, papago
Flugu, pitango
For! Jen la fin'...
Bekoj, silentu!
Bone atentu,
Ĉar venos tuj la hom'!...
Kaj venos tuj la hom'!...
Kaj venos tuj la hom'!...
Hej, terotero
Hoj, zonotriko
Turto, tuĵu', paser'
Tju!, mantikolo
Tju!, sporofilo
Flugu, belonopter'
Alten, alaŭdo
Hastu, hirundo
Pitango, kaŝu vin
Flugu, tanagro
Flugu, galbulo
For, emberiz'!
Bekoj, silentu!
Bone atentu,
Ĉar venos tuj la hom'!...
Kaj venos tuj la hom'!...
Kaj venos tuj la hom'!...
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Jen defia tradukprovo, kaj tute sukcesa, laŭ mi. Nia kara James elstaras refoje!
ResponderExcluirDankon pro la afablaj komento kaj konsidero!
Excluir