Historio de Magdalena

(Originala titolo: História de Madalena)
Verkis: Willi de Barros
Traduko: Flávio Fonseca

En tiu tago en Jerusalem'
Ĉielo estis tiel griza
Kaj eĉ la vento kaŝis sin por briza larm'
Ankaŭ mi amare havis ploron
En menso la memoron:

Via vido
Kaj en okuloj tiu flam'
Via vido
De povoplena am'

Mia virina sentem'
Longe amon serĉadis, kaj do
Ĝin fine trovis en Vi
Kiel plu vivi sen Vi
Kaj sen Via amikeco, kaj sen la tenero

Tiumatene en Jerusalem'
La saŭdado estis granda, do mi iris serĉe de Vi
Sed la ŝtono ne troviĝis tie plu
Ja la tombo estis malplena,
Voĉo min vokis, kaj jen:

Via vido
Kaj en okuloj tiu flam'
Via vido
De povoplena am'

Kaj do
Vi estas tie ĉi kaj ĉio estas pac'.


Rim:
- Traduko farita laŭ peto de la aŭtoro mem.
- Registrita portugallingve en la KDoj Tempo Dominó, de la kantistino Cacau, kaj Verbos, de Tim & Vanessa.
- Du partituroj de tiu ĉi muzikaĵo estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko (melodio kun akordoj kaj aranĝo).
Obs:
- Tradução feita a pedido do próprio autor.
- Gravada em português nos CDs Tempo Dominó, da cantora Cacau, e Verbos, de Tim & Vanessa.
- Duas partituras desta música estão disponíveis no Klubo Brazila Muziko (melodia cifrada e arranjo).



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!