Verkis: Alfredo Aragón
Alproksimiĝas la Kristana dato,
infan' Jesuo nun en Betleĥem';
sen trumpetado, kiel simpla frato
de ĉiuj homoj, kiel Dia sem'.
Baldaŭ revenos ankaŭ dat' alia:
venis grandulo por misi' sur tero
de kunfratiĝ' en mondo senkonscia,
li, Zamenhof, ĉiela kuriero.
Ne forgesiĝu tiuj datoj belaj,
al ili sonu nia fajra kanto;
predikas amon fontoj du ĉielaj:
Evangelio kaj nun Esperanto.
Vidu kaj elŝutu la partituron.
Alfredo, gratulon, vi tre bele kunigis du personecojn gravaj por la homaro. En iu prelego mi aŭdis, ke komuna por Štúr (https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%BDudov%C3%ADt_%C5%A0t%C3%BAr) kaj LLZ estis - barbo. Laŭ la bildeto ŝajnas, ke la samo validas ankaŭ por LLZ kaj Kristo :-)
ResponderExcluir