(Originala titolo: Pastorzinho aŭ Dó ré mi fá aŭ O patinho colorido)
Tradicia
Versio: Vitor Mendes
La flava anaseto
Volis ŝanĝon de kolor'
Bluiĝis ĝi per inko
Jen ĉiela ĝia kor'
La anaseto to
Filo de Di' Di' Di'
Per blua inko ko
Bluiĝis ĝi ĝi ĝi
La blua anaseto
Volis ŝanĝon de kolor'
Ruĝiĝis ĝi per inko
Kiel ruĝas ĝia kor’
La anaseto to
Filo de Di' Di' Di'
Per ruĝa inko ko
Ruĝiĝis ĝi ĝi ĝi
La ruĝa anaseto
Volis ŝanĝon de kolor'
Verdiĝis ĝi per inko
Jen folia ĝia kor'
La anaseto to
Filo de Di' Di' Di'
Per verda inko ko
Verdiĝis ĝi ĝi ĝi
La verda anaseto
Volis ŝanĝon de kolor'
Flaviĝis ĝi per inko
Jen suniĝis ĝia kor’
La anaseto to
Filo de Di' Di' Di'
Per flava inko
Flaviĝis ĝi ĝi ĝi
Vidu kaj elŝutu la partituron.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
Bestoj kaj birdoj
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!