Verkis: Émerson dos Santos
Multaj homoj kredas ke la amo estas
tio kio venas kaj la koron premas
Verdire tio estas ĥirurgio aŭ nur koratako
Por aliaj estas am' natura fort'
varma kun konfort'
tamen per ĝi venas mort'
Vetas mi salajron: tio estas fajro
ĉar estas am' alia afer'
Estas am' alia afer'
Estas am' alia afer'
Prelegas vi eksplike
tamen senefike
ĉar estas am' alia afer'
Homoj kredas ke la amo nin levigas
kaj, se ĝi enordas, nin ĝi foren portas
Ho! kia malveraĵo! Tio temas pri aviadilo
Ankaŭ estas tiuj kiuj diras ke
amo daŭras tre
longe kvazaŭ epope'
Sed tio evidentas: jen "Ĉu vi kontentas"
Ĉar estas am' alia afer'
Estas am' alia afer'...
Diras la saĝul' sur ekrano
ke ĉion por amo vi faras sen pento
Tamen daŭre diskuto restas
ĉar laŭ kelkaj estas ĝi la fina venko
Paŭlo diras: se vi estas poligloto
kaj ne havas amon
ne meritas vi aklamon
Tio, de jarmilo, estas atestilo
ĉar estas am' alia afer'
Estas am' alia afer'...
Rim: “Ĉu vi kontentas” estas kanto en Esperanto kun daŭro de 11'34", de la sveda bando La Perdita Generacio.
Kantas la duopo Dois Eus.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Gustumu ĝin
(Originala titolo: Sabor a mí)
Verkis: Alvaro Carrillo
Traduko: Vitor Mendes
Longe ĝuis ni ĉi amon kun fervor'
La animoj niaj kunaj faris sin
Do la ĝuon de l' amor'
Kiun iam faris ni
Gustumu ĝin
Se vi neus ke enestas mi en vi
Nur sufiĉus ambrakum' kaj parolad'
Al vi vivon donis mi
Ĝuon do de l' amoplad'
Gustumu ĝin
Mi nur fonas, ne ordonas
Nek vin mastras, mi malriĉas en vivad'
Nur la bonon, mi vin donas
Kion pli donus ĉi povra kamarad'?
Pasos jaroj kaj miljaroj en kaskad'
Estu l' am' aŭ am' ne estu en senfin'
Sed ĉu tie aŭ sur ter'
Mian buŝon en kisad',

Restu apud mi
(Originala titolo: Stand by me)
Verkis: Ben E. King k Jerry Leiber k Mike Stoller
Traduko: Markone Froes
Kiam nokto alvenas
kaj la ter' estas malluma
kaj la luno estas la nura
lumo kiun oni vidos
ne, mi ne timos
ne, mi ne timos
nur dum vi apogos min
restu apud mi
kaj kara, kara
restu apud mi
ho, apogu min
restu apude
restu apud mi
restu apud mi
se la ĉielo kiun ni miras
ruiniĝus kaj faliĝus
aŭ la montaro pecetiĝus
en la maron
mi ne ploros
mi ne ploros
ne, mi verŝos nek unu larmon
nur dum vi apogos min
restu apud mi
Rim: Registrita en la albumo Piratado Muzika Tri, de Markone Froes (jaro ne indikita).
Rim²: En tiu ĉi muzikteksto troveblas kelkaj gramatikaj eraretoj (kiel "faliĝus" anstataŭ "falis", "nek unu" anstataŭ "eĉ ne unu"), prononcaj eraretoj (kiel "kjun" anstataŭ "kiun"), kaj la metriko ne bone kongruas kun la originalo. Tamen, ĝi estas jam registrita en albumo (per la tre bona voĉo de la tradukinto), tial ĝi aperas en Kolekto Brazila Muziko.
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Markone Froes)

Dum mia kantad'
(Originala titolo: Enquanto eu cantar)
Verkis: Alexandre Santos
Traduko: Flávio Fonseca
Dum mia kantad’ ĉiu revo fariĝos realo
Kaj la blanka nub’, kiu portas kaj ĉeestas min
Dissemos ĉi kanton kaj vojon florigos en valo
De tiuj plorantaj, vagantaj sen ia destin’
Dum mia kantad’ la popolo fariĝos radiko
De l’ roza burĝono plantita en polmo de l’ vent’
Kaj la fantazio de l’ vivo pri plena feliĉo
Ja vero fariĝos tuj post la komprena moment’
Ke kantadi estas venki super la mond’,
Kuniri en frata pluir’
Ke amadi estas perdi kontraŭ la am’,
Sorbiĝi de reva inspir’
Rim: Registrita portugallingve en la KD A Força que Ecoa em Todo Canto, de Flávio Fonseca.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca

Nokte ĉe l' maro
(Originala titolo: Au clair de la lune)
Tradicia
Versio: Sylla Chaves
Sole kaj ĉagrene,
kun mia malĝoj',
iras mi promene
laŭ la sabla voj',
kaj, en la trankvilo
de la nokta hor',
glitas luna brilo
sur la mara for'.
Ridas kvin anĝeloj
en Suda Stelar'
dum aliaj steloj
falas al la mar',
kaj, en la silento
de l' ĉiel' sen fin',
kompatema vento
venas kisi min.
Malgraŭ la bonvolo
de l' tuta ĉiel',
restas mia solo
plena de malhel',
ĉar en mia koro
sangas granda tru'
kun la rememoro,
ke ni estis du.
Rim: El la libroj 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Eo, 1989, kaj Rapida vojo 1: Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro, 1999.
Vidu kaj elŝutu la partituron.

Kuraĝaj fratoj
(Originala titolo: Irmãos Coragem)
Verkis: Nonato Buzar k Paulinho Tapajós
Traduko: Flávio Fonseca
Maten’ jen alvenas el foro
Maten’: jam la sun’, jam la horo
Kaj kampoj malfermiĝis je flor’
Kaj necesas kuraĝo
Ĉar vivon vojaĝo
Destinas al kor’
Brustmalfermu, kuraĝon, frat’!
Pro la amo vigliĝu, frat’!
Se al vivo vi plonĝas
La sorto ne sonĝas kaj iĝas konstat’
Maten’ jen alvenas el foro...
La rekto, raso, la rado, la rondo
Rivero, revo, la risko, rezon’
Sed se al vivo vi plonĝas
La sorto ne sonĝas kaj iĝas kanzon’
Ho frat’, ja necesas kuraĝo

Ĉia dolor'
Verkis: Tarcísio Lima
Ĉia dolor' flugu for, kiam mi kantos el la kor'
ĉagrenplenajn, grizajn kanzonojn,
por ke povu brili nova kolor'.
La lum' de l' sun' brilu ja de nun,
meze de la ombroj de ĉi mia pun';
ĉi-momente mi pensu pri neni',
krom la granda revo levi min al Di'.
Jen la plej alta valor', kiun trafas miaj versoj,
mia plej riĉa trezor':
Jene kantas mi: "Ĉiu dolor' ĉia dolor'!
el nia koro, nepre, FLUGU FOR!"
Rim: Registrita en la albumo Verdastelaj Brazilaĵoj, de Tarcísio Lima. UEA k BEL, 2001. (aĉetu ĉi tie)
Kantas: Rafas kaj Tuilla Claudia

Birdiĝo
(Originala titolo: Pássaro)
Verkis: Luiz Carlos Sá k Guarabyra
Traduko: Cícero Soares
Ĉiu ludant'
de la gitar'
ne povas kantadi, ne plu
se oni nomas lin mensogulo
Li volas iĝi birdo en aero flui
Volas birdiĝi kaj vanui
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu aliajn versiojn:

Por sambadi mialande
(Originala titolo: O samba da minha terra)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Querino Neto
Por sambadi mialande nur sufiĉas voli
Se oni kantas, homoj ekas boli
Mi naskiĝis en samba rondodanco en hejm'
Damne, ke tiu samb' al kor' kuradas en vejn'
Malamantoj de samb' abomenindas laŭ mi
Ĉu malsanas la gamb' aŭ forpreniĝis raci'?
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
La sambo de mia lando

Pro via irislum'
(Originala titolo: Pela luz dos olhos teus)
Verkis: Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca
Kiam mia irislum'
Kaj via irislum'
Decidas trovi sin
Aj, mi bone fartas, kun
Ektrem' sentata dum
Vi nur rigardas min
Sed se via irislum'
De mia fuĝas nun
Nur por provoki min
Tiam, pro maloportun'
Mi brulas ĝis la fin'
Mia am', mi ĵuras nun
Ke mia irislum'
Ne plu atendos ja
Restu mia irislum'
En via irislum'
Sen plia laraja'
Do, pro via irislum'
Pensemas la sentum'
Pri l' sola ebla far':
Ke ĉi mia irislum'
Bezonas iĝi par'
Rim:
- "laraja'" = Onomatopeo imitanta kantadon, kaj ĉi tie ankaŭ signifanta "ion nedifinitan".
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- "laraja'" = onomatopeia imitando canto, e aqui também significando "algo indefinido".
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Kantas: Paola Giannini kaj Flávio Fonseca

Malgraŭ ke estu mi
(Originala titolo: Mesmo que seja eu)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Vitor Mendes
Scias mi ke faris vi kastelojn
Ke pri la sav' de drako sonĝis vi
La iluzi' jen for
Vekiĝis vi kaj solas via kor'
Vi solas en silent' de via ĉambro
Kaj serĉas vi la glavon de l' savant'
Li en sonĝ' do malesperas
Neniam de l' rabobesto vin liberas
Soleco-best'.
Per fort' de mia ploro
Mi portas la varmon al ĉi via koro
Venu muziko
Kaj via mano
Filozofie poezie
De l' avino jen la diro
Estu vi kun la fuŝul' sed en kuniro
Bezonas vi ke estu homo kiun mastru vi
Malgraŭ ke ĉi ulo estu mi.
Ja homo kiun mastru vi
Ja homo kiun mastro vi

Kara frato
Verkis: Vera Jordan
Kara frato,
Plezure mi ekkonis vin.
Amikecon,
Oni donas sincere.
Mia kor' faras tion vere,
Ĉar morgaŭ ni
Kune iros dum la tuta vivo
La alian helpanta en la dolor'.
Kamarado,
Ne sentu vin tiel sola.
Amikaro estas kiel plua font'.
Senĉese la animo ĝojigas
Kredu, mi ne troigas.
Hodiaŭ vi ekridos, ke de la nova vivo
Estos ĉiam kara, belaĵoj ĉe horizont'.
Regos la espero, komencas
Vera amikeco multe necesas.
Amikeco sur la brilanta, sur lanta mond'.
Amikeco sur la brilanta, sur lanta mond'.
Kara, kara, kara frato
Plezure mi ekkonis vin.
Kara kamarado
Ne sentu vin tiel sola.
Regos la espero, komencas
Vera amikeco multe necesas.
Amikeco sur la brilanta, sur lanta mond'.
Mi kaj vi ĝojigante la tutan mondon,
Mi kaj vi ĝojigante unu la alian,
Mi kaj vi kantantaj sur la suno,
Mi kaj vi, la amo estas tiel bela.
Rim: Registrita en la albumo Esperanto, mia pasio. Memeldona, 2007.

Ŝaltu vian lumon
(Originala titolo: Acenda sua luz)
Tradicia
Portugallingva parodio: Simone Campos (el Hoje chove amanhã serena)
Esperanta traduko el la portugala: Flávio Fonseca
Faru preĝon, poste vi priservu,
kaj por plenumi taskon la agordon vi konservu.
La helpo el la Alto venas, venas sen timem',
ĉar ĝi esperas ĉiam la plejbonon de vi mem.
Faru preĝon, poste vi priservu,
kaj por plenumi taskon la agordon vi konservu.
Vi estas elektita por akcepto kaj konsol',
klarigo pri l' Doktrino de Jesuo al popol'.
Faru preĝon, poste vi priservu,
kaj por plenumi taskon la agordon vi konservu.
La frata instruado bezonatas por la fort',
kaj tiel karitato povas esti via vort'.
Faru preĝon, poste vi priservu,
kaj por plenumi taskon la agordon vi konservu.
La tempo tre valoras por akiro de sinkon';
profitu la momenton sur la kampo de la bon'!

Interkonsoliĝo
Verkis: Geraldo Mattos
Mi genuiĝis al la tero,
kaj ĝi kompatis min
per prolifero de pano!
Mi genuiĝis al la maro,
kaj ĝi kompatis min
per akaparo de fiŝo!
Mi genuiĝis al la fonto,
kaj ĝi kompatis min
per la volonto de akvo!
Mi genuiĝis ĉe l' virino
sed ŝi min ne kompatis
per fascino de amo!
Ni genuiĝis al la tero,
kaj ĝi kompatis nin
per prolifero de pano!
Ni genuiĝis al la maro,
kaj ĝi kompatis nin
per akaparo de fiŝo!
Ni genuiĝis al la fonto,
kaj ĝi kompatis nin
per la volonto de akvo!
Ni reciprokis genuiĝon,
kaj tuj ni manifestis
la vertiĝon de amo!
Rim de la aŭtoro: Laŭ la kantanto, la versoj "Mi genuiĝis ĉe l' virino / sed ŝi min ne kompatis" povas esti anstataŭigitaj per "Mi genuiĝis ĉe la viro / sed li min ne kompatis".
Rim²: Teksto kaj melodio publikigitaj en la revuo Melodia, n-ro 1, Eldonejo Fonto, 1990. Oni trovis nenie la harmonion, do la akordoj ĉi tie prezentataj estas sugestitaj de Flávio Fonseca.

Assinar:
Postagens (Atom)