Favora sezon’

(Originala titolo: Cio da terra)
Verkis: Milton Nascimento k Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Draŝi la tritikon
Preni ĉiun semeton tritikan
Tritike forĝi l’ miraklon de l’ pan’
Satigi sin je pan’

Tranĉi sukerkanon
Preni la sukeran sukon kanan
Kane marodi el dolĉa miel’
Ŝmiriĝi je miel’

Do karesi teron
Preni konojn pri l’ deziroj teraj
Tere amori, favora sezon’
Por fekundiga bon’


Rim: Du korusaj partituroj de tiu ĉi muzikaĵo estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: Duas partituras para coral desta música estão disponíveis no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!