(Originala titolo: Aparecida)
Verkis: Ivan Lins k Maurício Tapajós
Traduko: Flávio Fonseca
Vi, l' malaperinta
Vilma, l' aperinta
Rakontu al mi, kie estadis vi
Rakontu, do kial post ven'
Ne plu samas la eŭfori'
Ne plu samas via vizaĝo
Ne plu samas via pasi'
Vi, l' malaperinta
Tiela foriro ne montras prudenton
Rakontu al mi, kiu, kial,
Kaj ĉion spertitan de vi
Bezonas mi scii l' turmenton
Bezonas ekscii pri l' ĝen'
Vilma, l' aperinta
Rakontu la sekreton
Vi denuncu ĉion
Ĉar en la kaŝita vero
Jen mensogo, timeto
Rim: Vilma estas virina nomo.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

"Diz, Aparecida. / Vi, l' malaperinta / Vilma, l' aperinta". Brile!
ResponderExcluirDankon, Paulo! :-)
ExcluirGenia solvo por redoni la noman vortludon, brave! Tasko tre malfacila.
ResponderExcluirDankon, James! Tio estis plurmonata ŝvitiga tasko.
Excluir