La Argonaŭtoj

(Originala titolo: Os argonautas)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

La barko, ho mia kor' ne eltenas
Tian turmenton kaj ĝojon
Kaj ĉe mi, kor' ne kontentas
La tago, la marko, ho mia kor'
Haveno, ne

Navigado precizas
Vivado ne precizas

La barko, nokta ĉielo tre bela
Rido libera, perdita
Horizonto, frumateno
La rido, la arko de l' frumateno
Haveno, nenie

Navigado precizas
Vivado ne precizas

La barko, aŭtomobilo brilanta
Relo libera kaj bruo
De la dento sur la vejno
La sango, la marĉo, la bruo lanta
Haveno, silento


Rim: En la originala teksto troviĝas vortludo, ĉar la portugallingva vorto "preciso" havas du sencojn: "necesa" kaj "preciza"; kaj popola diraĵo tekstas "navegar é preciso", t. e. "navigado necesas". Do Veloso volas diri, ke "navigado necesas, tamen vivado ne precizas", uzante la saman vorton. La tradukinto decidis same uzi saman vorton, ĉar ja navigado ankaŭ precizas...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

5 comentários:

  1. Saĝan elekton vi faris rilate al la netradukebla vortludo!
    Kaj bona klarigo en la noto.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Dankon, James! Estis malfacila decido. Mi ĝojas, ke vi opinias ĝin trafa.

      Excluir
  2. *Navigi estas necese*

    Antikvaj navigistoj havis frazon gloroplenan: “Navigi estas necese; vivi ne estas necese.”

    Mi volas por mi la spiriton de tiu frazo, transformita la formo por ĝin akordi kun kio mi estas: Vivi ne estas necese; kio necesas estas krei.

    Mi ne esperas ĝui mian vivon; eĉ ne ĝin ĝui mi pripensas. Mi nur volas fari ĝin granda, eĉ se por tio bezonu esti mia korpo kaj mia animo la brulligno de tiu fajro.

    Mi nur volas igi ĝin apartena al la tuta homaro;
    eĉ se por tio mi devu ĝin perdi kiel mian.

    Plu kaj plu tiel mi pensas. Plu kaj plu metas mi en la animan esencon de mia sango la intencon senpersonan pliglorigi la patrujon kaj kontribui al la evoluo de la homaro.

    Jen la formo, kiun en mi prenis la mistikismo de nia Raso.

    (Fernando Pessoa)
    Traduko: Cícero Soares

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!