(Originala titolo: Sem compromisso)
Verkis: Geraldo Pereira k Nelson Trigueiro
Traduko: Flávio Fonseca
Ho, vi nur dancas kun li
Pretekste sen kompromiso
Nu, ĉesu tuj tiun mison
Mi ne estiĝos bufon'
Ho, vin venigis ja mi
Ne agu kvazaŭ fi-stulta
Por ke ne sonu insultaj
Vortoj en salon'
Oni ludas sambon
Mi al danc' invitas vin
Respondas vi:
"Ne, oni jam invitis min"
Kaj karuselas kun li
Ĝoje antaŭ kulis'
Kiam finas sambo
Vi aplaŭdas, krias bis!
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Sed laŭ PIV la esperanta "kompromiso", male al la portugala "compromisso", ne estas simpla "interkonsento", sed "reciproka cedo de kontraŭuloj". (Tulio Flores)
ResponderExcluirDankon, kara Túlio!
ExcluirBedaŭrinde ne eblas ŝanĝi la videon, sed restu ĉi tie la informo, por ke oni atentu en venontaj koncertoj kaj ceteraj uzoj.
Kaj en venontaj tradukoj!