Stela kajo

(Originala titolo: Cais de estrelas)
Verkis: Ronaldo Tavares k Cássio Fajardo
Traduko: Flávio Fonseca

Suprentiriĝas esperveloj de l' rigard',
La mondaj doloroj ne enprizonigos min,
Mi navigadas ja al Di', mia destin'.
Niaj cikatroj estos lumoj kiuj nin avertos, kaj
Kvazaŭ lumturoj certe gvidos iel ajn
La vivoboaton, kiu iam portos al
La brako Dia, kiu lulos ĉiujn nin sen fal'.
Kvieteco ekmoviĝas por atingi nin sen tard'...

Ondoj la maron vibrigantaj ĝis la ŝtorm',
Ventoj skurĝantaj la aeron ĝis enorm',
Estas minacoj por la ne pacema hom'.
Vi estas tajdo, kiu barkon deviintan gvidas re,
Tiel mi sekvos vian lumon, ĉiam tre,
Vi estas lumo, kiu brilos el la dom'.
Se min en mia vojo trovos turbulema mar',
Serĉos mi disradiantan pacon Vian je zorgar'.

La nebulegoj povos deviigi min el Vi, sed
Kiam nokto per mallum' stariĝos ĉe l' rigard',
Venu do, ho stela kajo,
Doni lumon por la splendo
De la ama vibr' en mi!

La suferegoj povos ekforpuŝi min de Vi, sed
Se vojaĝo estas viv', mi volas trovi Vin.
Stela kajo, venu ho doni luman vojon al haven'!
Dio, paca am' senfina, sekvas mi al brakoj Viaj.
Stela kajo, venu ho doni luman vojon al haven'!
Se mi estas lum', mi iras al destinoj rekte tiaj.
Stela kajo, venu ho doni luman vojon al haven'!

Via forto disradias, kvieteco ekmoviĝas...
Donu luman vojon al haven'!



Kantas: Ana Paula Pose
Klavarludas: Luiz Estêvão


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!