(Originala titolo: Amigo)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Flávio Fonseca
Ho, mia fidinda amik', mia frat', kamarado
Amiko de multaj vojaĝoj kaj tiom da padoj
Kun kapo matura, sed kun koro de nur infano
Vi estas ĉiame apude en ĉiu irado
Memoras mi pri ĉiu lukto, ho bona kompano
Vi pli ol plurfoje montriĝis ja vera humano
La koro en vi estas domo kun pordoj apertaj
Amiko, vi estas plej certa en horoj necertaj
Kelkfoje en certaj momentoj malbonaj de l' vivo
Dum kiuj mi iun bezonas por la defensivo
Do via parola fortigo, tenero kaj fido
Min helpas kompreni, ke mankis neniam la rido
Ho, mia fidinda amik', mia frat', kamarado
Brakumo kaj rido festema pro vera saŭdado
Vi ĉiam malkaŝas la veron per frazoj tre spertaj
Amiko, vi estas plej certa en horoj necertaj
Ne bezonas diri mi
Tiel simplan ĉi lirikon
Sed mi ĝojas pro la sci'
Ke vi estas ja amiko
Ne bezonas diri mi
Tiel simplan ĉi lirikon
Sed mi ĝojas pro la sci'
Kiel gravas vi, amiko
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!