Eblas fari

(Originala titolo: Si può fare)
Verkis: Angelo Branduardi
Traduko el la itala: James Rezende Piton

Eblas fari, eblas fari, eblas lasi, akapari
Eblas fari, eblas fari, eblas fuĝi, kontraŭstari
Eblas krii, eblas kanti, aĉeti, inventari
Eblas rabi kaj donaci, priplori kaj malfari

Eblas fari, eblas fari, eblas lasi, akapari
Eblas voli kaj batali, kaj fali kaj restari
Eblas fari, eblas fari, eblas lasi, akapari
Eblas kreski kaj ŝanĝiĝi, kaj pluen vojerari

Eblas fari, eblas fari, eblas lasi, akapari
Eblas fari, eblas fari, ekiri aŭ rempari
Aŭ perfide ĉirkaŭbari, nur diri, maldeklari
Eblas ludi aŭ labori, amadi, malbonfari

Eblas fari, eblas fari, eblas lasi, akapari
Eblas voli kaj priflari, kaj halti, pentofari
Eblas fari, eblas fari, eblas lasi, akapari
Eblas kreski kaj ŝanĝiĝi, kaj pluen vojerari

Eblas fari, eblas fari, eblas lasi, akapari
Eblas fari, eblas fari, aŭ manĝi, aŭ avari
Eblas dormi kaj suferi, kaj ridi, antaŭflari
Kaj trompiĝi kaj erari, por poste nur ripari

Eblas fari, eblas fari, eblas lasi, akapari
Eblas voli, pribatali, eblas halti por kompari
Eblas fari, eblas fari, eblas lasi, akapari
Eblas kreski kaj ŝanĝiĝi, kaj pluen vojerari

Eblas fari, eblas fari, aĉeti, inventari
Aŭ foriri aŭ plu stari por povi tuj refari
Eblas fari, eblas fari, eblas hasti por prepari
Eblas plori kaj ridegi, kaj pluen vojerari

Eblas fari, eblas fari, eblas lasi, akapari
Eblas fari, eblas fari, eblas serĉi kaj elflari
Kaj instrui, kaj rakonti, nur ŝajni, falsofari
Kaj detrui, forbruligi, por provi superstari


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!