Bela virino

(Originala titolo: Moça bonita)
Verkis: Jair Amorim k Evaldo Gouveia
Traduko: Flávio Fonseca

Rozo je koloro sanga
En ŝia man' brilas tre
La rideto en la ombroj
Ne diras jes nek ne

En la buŝo, cigaredo
Pli lumas la rigard'
Kiu konas bonon kaj
La malon de la ard'

Je ruĝa kaj nigra vestita nokte kaj kun mister',
Kolringo kolora, juvelo ora, animfier'
Do vi, pro neceso aŭ pro promeso, propetu ŝin
Tamen zorgu, kara, ŝi estas bela, estas virin'
Tamen zorgu, kara, ŝi estas bela, estas virin'

Ĉe angulo de l' strato
Mokantas, mokantas, mokantas, he!
Ŝi, la bela virino
Turniĝas, turniĝas, turniĝas je

Hej, turniĝas l' aro je
Hej, turniĝas l' aro je


Rim:
L' aro je = vortludo imitanta la joruban vorton "láròyè", saluta esprimo al oriŝao Eŝuo. Ĝi estas ordinare uzata en ritoj de kandombleo kaj umbando.



Kantas: Denika Lua


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo)

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!