(Originala titolo: Se eu quiser falar com Deus)
Verkis: Gilberto Gil
Traduko: Flávio Fonseca
Por direkti min al Di'
Devas resti mi en sol'
Devas sidi en mallum'
Devas ĉesi la parol'
Devas senti min en pac'
Malbantigi je ĉi vol'
Miajn ŝuojn, la kravaton,
La dezirojn, la timetojn,
Devas mi forgesi daton,
Abandoni miskalkulojn
Kun malplenaj miaj manoj,
Nudaj korpo kaj anim'.
Por direkti min al Di'
Devas cedi al dolor'
Devas iri ĝis la fund'
De la fund' de l' malfavor'
Devas agi kiel hund'
Meti langon sur la grund'
De l' palacoj, de l' kasteloj
Luksoplenaj de la revoj
Devas vidi min timida
Devas mi min trovi hida
Tamen malgraŭ ĉi perfido
Teni koron sen brulvund'
Por direkti min al Di'
Cedu mi al aventur'
Al ĉielo iri pli
Sen apogi min sur ŝnur'
Devas adiaŭi mi
Marŝi rekte al futur'
Decideme, sur linio
Kiu iras al nenio,
Ja neni', neni', nenio,
Nur neni', neni', nenio
Kaj neni', neni', nenio
Jam konata el natur'
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Belege, Flávio.
ResponderExcluirDankon, Vicente!
ExcluirBelegaj kanto kaj versio!
ResponderExcluirDankon!
ExcluirGratulon, Flávio!
ResponderExcluirDankon!
ExcluirDankegon, Flávio! Mi ŝuldadis traduki ĉi tiun muzikaĵon al Esperanto. Kaj vi tion faris bele kaj fidele! Gil aplaŭdus.
ResponderExcluirDankon, kara Afonso!
ExcluirNur detalo: inkluzive ĉar vi estas la plej granda kontribuanto en miaj tradukoj, mi prezentas etan kontribuon Al la via. Anstataŭ "dolor'/sufer''", mi rimus "dolor'/malfavor'": "De la fund' de l' malfavor'. Jen la sugesto.
ResponderExcluirKara Afonso, elkoran dankon! Vi trovis bonegan solvon por io, pri kio mi longe cerbumis.
ExcluirMi ŝanĝos en la supra muzikteksto kaj en la akordodosiero. Bedaŭrinde, la video estas neŝanĝebla.
Sugesto de Afonso Camboim, ne de sennomulo hehehe
ResponderExcluir