(Originala titolo: Mar e lua)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca
Do ili amis sin kun urĝo,
La buŝoj salitaj
De la marodoro,
La dorsoj vunditaj
De forta tempesto,
En fora uesto
Distanca de l' mar'.
Kaj ili amis sin sub-rose
En la noktaj strandoj,
Levis jupajn randojn
Kaj lunigis sin
Pro la anima festo,
En fora uesto
Sen lunluma klar'.
Kaj ili amis sen permeso
Kaj sen forkonfeso;
Ĉiuj homoj diris:
Unu ŝancel-iris
Graveda je luno
Kaj l' alia nuda,
Avida je mar'.
Kaj ili eksuferis klaĉojn,
Aŭdante ridaĉojn,
Sentante desperon,
Vidante riveron
Kie luno fluas,
Tamen kontinuas
Kurante al mar'.
Do ili sob-iris la fluon,
Rulante sur fundo,
Englutante akvon,
Flosante kun algoj,
Trenante foliojn,
Kunportante florojn,
En plena malfar'.
Kaj sekvis iĝante fiŝoj,
Iĝante konkoj,
Iĝante ŝtonoj,
Iĝante sablo,
La arĝenta sablo,
Dum la plena luno,
Borde de la mar'.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Tiun kanton en la portugala mi ne konis. Kia poezieco, ĉu?
ResponderExcluirJes, kara! Tia kiaj kutime la verkoj de Buarque...
ExcluirChico estas geniulo, Flavio nekredebla talentulo, kaj en traduko kaj en la ludado. Brila rezulto!
ResponderExcluirElkoran dankon! 😊
Excluir