(Originala titolo: Januária)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca
Ĉiuj homoj ŝin omaĝas:
Ĉe l' fenestro, Januara.
Eĉ la mar' ĉiam surplaĝas
Nur por iĝi pli najbara.
Do la homoj ekkuraĝas
Per batuko sengitara;
Ŝi malice sin masaĝas
Kaj ne aŭdas, senkompara.
Frumatene ĉiuj vidas:
Ĉe l' fenestro, Januara.
Eĉ la sun', kiam tepidas,
Sur ŝi sidas, iĝas klara.
Ŝi ŝajnige ne memfidas
Pri gracio sia rara,
Kaj la homoj fine ridas,
Kiel tajdo iĝas mara.
Rim: Januara = nomo de virino.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Flafon daŭre bele portas en Esperantujon la plej bonan el la brazila muzikaro!
ResponderExcluirDankon! :-D
Excluir