(Originala titolo: Baila comigo)
Verkis: Rita Lee k Roberto de Carvalho
Traduko: Cícero Soares
Laŭ vol' de Di'
Mi iam indianiĝos
Senveste vivi, farbita el verdo
En dimanĉo sen fino
Mi brazila bradipo
Teruri turiston
Kaj multa bano de sun'
bano de sun'
bano de sun', sun'
Laŭ vol' de Di'
Mi iam iĝos fluganto
Laŭ paser' sen tuber' en l' afer'
Ĝojo de diletanto
Fuĝi de katapulto
Prifajfi insulton
Kaj multa bano de sun',
bano de sun'
bano de sun', sun'
Dancu ni kune,
la tribo dancas senpune
Dancu en kuno,
en mia kaŝa komuno
Laŭ vol' de Di'
Mi iam iĝos tersemo
Kaj kiam venos la pluv' al ĝarden'
Al mi venos ĝojtremo
Kaj en florsezono
Tuj mi ekburĝonos
Kaj multa bano de sun',
bano de sun'
bano de sun', sun'
Laŭ vol' de Di'
Mi iam mortos maljuna
En tago-T, horo-H, jen la bomb'
Panoram' oportuna
Iru mi kiel gasto
Aŭ festo, aŭ fasto
Kaj multa bano de sun',
bano de sun'
bano de sun', sun'
Dancu ni kune,
la tribo dancas senpune
Dancu en kuno,
en mia kaŝa komuno
Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Belaj solvoj, Kikero! Aparte plaĉis al mi via elpenso pri la refreno.
ResponderExcluirMi dankas(malfruege!), kara James
ExcluirTre bone!
ResponderExcluirJuvelo,amiko. Dankon
ResponderExcluir