(Originala titolo: Sei lá... a vida tem sempre razão)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca
Kelkfoje mi restas pensanta pri vivo
Kaj, tute sincere, min ĝenas nocivo.
Ekzemple, ne eblas kompreni, ke ni
Naskiĝas kaj poste tuj ekmortas, fi!
Ke post la alveno komenciĝas drivo,
Ĉar sen disiĝemo ekzistas neni'
Ho ve, ho ve!
La viv' estas nur iluzi'
Ho ve, ho ve!
Mi nur scias, ke pravas ĝi
Neniu konscias pri okazontaĵoj,
Nur per naiveco aŭ per fantazi'.
La rekomenciĝo nur eblas post fin'
Kaj sun' ekaperas nur post vesperiĝ'.
Do ne portas solvon sin teni ekstere,
La horo de l' jes estas distro de l' ne
Ho jes, ho jes
En ni devas vibri pasi'
Ho jes, ho jes
La viv' pravas ĉiam kaj ĉi.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian tradukon:
Nu ja (la vivo ĉiam pravas)
Bonege! Gratulon, Flavio!
ResponderExcluirBonege,Flavio!
ResponderExcluirGratulon!
Dankon!
ExcluirLa vivo pravas!!!
ResponderExcluirkaj vi Flavio, meritas gratulon!!!
Dankon, Tania!
ExcluirBele, Flavio, tre bone ke vi kompletigis la version pri kiu vi iam parolis!!!
ResponderExcluirJes, kara! Kaj, kiel mi diris al vi (kaj konfirmas ĉi tie publike), mi trovas vian version sendube pli bona ol mia!
ExcluirBonege!
ResponderExcluirDankon!
Excluir