(Originala titolo: A novidade)
Verkis: Gilberto Gil k Herbert Viana k Bi Ribeiro k João Barone
Traduko: Cícero Soares
Novaĵo ekaperis ĉe la plaĝo
En la malofta formo de sireno
Duono – brusto de anĝela ino
Duono – vosto de bela baleno
Novaĵo plej maksimuma
Sursabla rava rida kuŝ-paradokso
Deziris unu ŝiajn kisojn diinajn
Alia volis vespermanĝi la kokson
Ho, monda plej malegal’
Ĉie ĉi malegal’
Ho ho ho ho!
Ĉi flanke jen karnaval’
Apud mizera mal’
Ho ho ho ho!
Do la novaĵo kiu estus revo
Mirakla rido de marvirineto
Koŝmare ĝi fariĝis sonĝo-krevo
Ĉe paradizo sur sabla tapeto
Novaĵo estis milito
Inter la malsatulo kaj la poeto
Sireno iĝas fine dispecigito
La sonĝo iĝas frakasita portreto
Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Sireno, marvirineto. Por mito sama, malsamvortigo! Tio frakasas du mitojn pri Esperanto: facileco kaj malriĉeco. Ĝia ellernado vidigas nin, ke la unua estas relativa. Poezia sinesprimado per ĝi, ke eblas diri ĉion, se oni malkredas je la unua kaj diligentas dum la ellernado. Ĉi tiu versio pruvas tion. Brile! Gratulon, Cícero Soares!
ResponderExcluirProfundan dankon, samideano Paulo. Ankaŭ mi opinias, ke poezia lingvaĵo havas specifan vortprovizon, eĉ se foje oni ne ĝin uzas. Aliflanke, pere de ties uzado kaj de la formoj uzataj por respondi al la teknikaj necesoj de la poemo, la poezia lingvo riĉigas la ĉiutagan lingvon.
ResponderExcluirRedankon por viaj afablaj vortoj.
Dankon, Brazila Kolekto, kaj gratulon, Kikero, pro alia bela traduko.
ResponderExcluirDankon, Vicente!
Excluir