(Originala titolo: Ave Maria no morro)
Verkis: Herivelto Martins
Traduko: Sylla Chaves
Zinka dom', malriĉa
sed feliĉa,
en la supro
de la monto,
estas laborist-vila'!
Certe la domoj
de riĉaj homoj
komfortas pli,
sed la loĝantar' de l' monto
jam vivas proksime de Di'!
La birdetaro,
ĉe sun-ekstaro
aŭ tago-fin',
per la birda sia preĝ'
al la ĉielo
direktas sin,
kaj, frumatene,
la monto pia
preĝadas jene:
Ave-Maria!
Ave-Maria!
Ave-Maria!
Noktiĝe la monto pia
repreĝas al patrin' Dia:
Ave-Maria!
Rim:
Ave-Maria = preĝo al la patrino de Jesuo.
Zinka domo = ĉi tie: domaĉo el ligno kaj/aŭ pecoj kaj forĵetaĵoj el ladaj skatoloj.
Registrita de la kantistino Franca Fenati, en la albumo Brazilo Kantas por Pli Bona Mondo, en 1970.
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Franca Fenati)
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
Ave Maria sur monteto
Kie oni povas trovi tiun kanton de Franca Fenati?
ResponderExcluirDankon pro la demando, Odília.
ExcluirĜi enestas en albumo elĉerpita.
Mi baldaŭ aldonos la aŭdion ĉi tie.