Luno, luno, luno, luno

(Originala titolo: Lua, lua, lua, lua)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

Luno, luno, luno, luno
Dum nur momento ĉi kanto kun vi fariĝas kuno
Kaj eĉ la vento kanteblas kompakta en tempo
Senmanka
Blanka, blanka, blanka, blanka,
Mia, do nia voĉ' agas estante silento
Mia kanto temas ja ne
Pri luno


Rim: Du partituroj de tiu ĉi muzikaĵo estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko: unu melodia, kaj unu korusa.
Obs: Duas partituras desta música estão disponíveis no Klubo Brazila Muziko: uma melodia cifrada e uma de arranjo para coral.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Povraj povoj

(Originala titolo: Podres poderes)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

Dum homoj uzas misuzas por si povrajn povojn
Aŭtetoj kaj motorcikloj transpasas la ruĝajn 
Kaj perdas verdajn
Stultas ni, l' amas'

Mi volus voli kriegi per cent mil organoj
Kiel belegas belegas la burĝaj urbanoj
Kaj la japanoj
Sed vere jen transpas'

Ĉu ni neniam konfirmos per elkvalifik'
Nekompetentecon de kristana Amerik'
Kiu bezonos senĉese ridindajn tiranojn?
Ĉu eble ĉu eble ĉi eble ĉu eble ĉi
Ĉu eble ĉi mia vere stulta retorik'
Nepre sonos kaj nepre aŭdiĝos tra l' temp-ekranoj?

Dum homoj uzas misuzas por si povrajn povojn
Gejoj, nigruloj, virinoj kaj adoleskantoj
Kaj indiĝenoj
Jen en karnaval'

Mi volus voli kunkanti laŭ ĉi konsonanco
Silenti pro la respekto al ilia tranco
Eĉ kun maldeco
Sed ĉio estas mal'

Aŭ tiam ĉiu civilo, ĉiu general'
Pro malinteligentec' ŝprucigos sangon per ŝtal'
En ĉiuj ŝtatoj kaj urboj, sekejoj kaj pantanal'
Ĉu eble tiam nur la Hermetika Paskŭal'
Kaj Tomoj, Mil tonoj, sonoj kaj don' de l' tonal'
Nin savas kaj savos nin de l' mallumo kaj de l' fatal'

Dum homoj uzas misuzas por si povrajn povojn
Mortigi kaj morti pro malsat', koler', soifo
Kun la signifo
De natura kaz'

Mi volas alproksimigi kanton vagabondan
De tiuj kiuj zorgadas pri la ĝojo monda
De l' tuta rondo
Timoj, Benoj, ĵaz'

Tra l' tuta mondo
Timoj, Benoj, ĵaz'


Rim:
- Hermetika Paskŭal' = aludo al la brazila plurinstrumentisto kaj komponisto Hermeto Pascoal.
- Tomoj = aludo al la komponisto Tom Jobim.
- Mil tonoj = aludo al la komponisto kaj kantisto Milton Nascimento.
- Timoj = aludo al la komponisto kaj kantisto Tim Maia.
- Benoj = aludo al la komponisto Jorge Ben Jor.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Disputo

(Originala titolo: Discussão)
Verkis: Tom Jobim k Newton Mendonça
Traduko: Flávio Fonseca

Se vi ja intencas
Teni vin ĉe opini'
Disputi nur pro la disput'
Strebante al praviĝo pri
Mi do certigas al vi, ke
Se la korvoĉo laŭtas pli
Kelkfoje preferindas perd'
Ol venko en situaci'

Mi jam komprenis nun, ke vi
Nur volas superregon de
Opiniam' super raci'.
Tio ne gravas, jes aŭ ne...
Do kial tia negaci'
Se la solec' estas rezult'?
Anstataŭ am', nur plorsingulto
Pravos kaj restos neni'.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

En ĉi tiu momento

Verkis: Markone Froes


En ĉi tiu momento, ĉi tie nun
Ĉiuj malveroj estos veroj
En ĉi tiu loko, ne malproksime
Ĉiuj renkontoj estos eblaj
Kaj la larmoj, kiujn mi verŝis
Dum mi sekvis mian straton
Estos markoj en mia pasinteco
La registro de miaj suferoj

Sed mi ne scias diri
Kiom da malbonaj elektoj mi faris
Sed mi ne scias diri
Ĉu mi estas certa, ĉu mi lernis
Tiel vivi
Tagon post tago, nokton post nokto
Unu paŝon ĉiufoje
Leviĝante, lernante kaj falante


Rim: Registrita en la albumo Por la mondo, de bando Merlin. Vinilkosmo, 1999 (aĉetu ĝin ĉi tie).



Bando Merlin koncerte dum la
36ª Brazila Kongreso de Esperanto en Petropolo



Bando Merlin
Voĉo: Markone Froes
Elektra gitaro: Aldrin Gandra
Basgitaro: Sérgio Ribeiro
Klavaro: Sérgio Vieira
Drumo: Guilherme de Souza Lima
Muzikaranĝo: Caio Guimarães


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Stranga batado

(Originala titolo: Batida diferente)
Verkis: Durval Ferreira k Maurício Einhorn
Traduko: Flávio Fonseca

Vidu kiel strange batadas
Ĉi mia koro, jen:
Tu tu tu tu tu tu tu
Tu tu tu tu tu tu tu tu tu tu tu

Ĝi batadas vere tre sinkopa
Aŭdu tie ĉi
Venu proksimen al mi
Tu tu tu tu tu tu tu tu tu tu tu

Se la stranga bato tuŝas vian koron
Kiel vibraci'
Montros mi al vi, ke al ĉi kora bat'
Tu tu tu tu tu tu eblas la vari'

Kaj kune ni klopodos transformi
Kiel improviz'
Kion elvenos el kor'
Tu tu tu tu tu tu tu tu tu tu tu



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Oceano

(Originala titolo: Oceano)
Verkis: Djavan
Traduko: Vitor Mendes

Tuj post
La mateniĝo en la alta maro de pasi'
Estis videbla la fal' de l’ temp'
Kie vi estas, ho solec'
Ĉu forgesis vi pri mi
Do jen
El ĉio sur la Tero
Ja nenio nenie estas
Kreskebla sen via ĉeestad’
Sen esti vi haltis la viv'
Ĉi suferon nur mi scias
La am' estas dezert' en timaj horoj
Iranta viv' sur selo de doloroj
Reveni ne scias
Vi varmigu min
Min feliĉigu vi
Ĉar mi vin amas
Vi enfluas en min
Mi oceanas
Sed estas la am'
Ja preskaŭ dolor'...
Mi nur scias vivi
Se pro vi



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Saŭdado de Bahio

(Originala titolo: Saudade da Bahia)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Flávio Fonseca

Aj, kia saŭdado de mia Bahio
Aj, se mi aŭdintus el patrino tion:
"Fil', ne lasu panjon tiel afliktita"
La koro estas ĉiam tiel sprita
Sed nia mondo plenas je malbon', iluzi'

Aj, se mi aŭdintus, eble ne suferus
Aj, tiu saŭdado estas korinfero
Aj, se la saŭdado estas ia manko
Almenaŭ rajtas mi ĉe mia flanko
Renkonti iun tre fidindan por ĉi konfes':

Vidu, kia estas mi,
Kaj vidu la suferon de la malfeliĉ':
Mi bezonis aerumi la koron
Per malkaŝo de mia kondiĉ'

Tiu ĉi situaci'
Plenigas mian koron per ĉi emoci'!
Kompatinda tiu hom'
Kredanta je la glor' kaj mono por feliĉ'...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kie min povu aŭdi Di'

(Originala titolo: Onde Deus possa me ouvir)
Verkis: Vander Lee
Traduko: Cícero Soares

Ĉu komprenas vi pri mia nuna dezir'?
Eliri kaj renkonti iun dum elir'
Kiu min dirus nenion
Same ne demandus ion al mi

Kiu min oferus amikan sinon
Kie mi larmigus mian sendestinon
Mondo en frenezo iras
Kaj la hom' malĝoje miras
La amikoj senamikas en delir'

Ĉu vi konas pri plej vera mia koncern'?
Enloĝi en interno de mia intern'
Por kompreni l' agresemon
Kial ŝovi sin abismen
Per atakoj, per baraktoj, sen konstern'

Mia am',
Lasu min plori ĝis la fin'
Min portu al ali-destin'
Kie min povu aŭdi Di'

La dolor':
Mia kompreno kaŝas sin
Bezonas mi iom da vin'
Lasu min sola tie ĉi

Kaj ĝis.



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Dri

(Originala titolo: Drão)
Verkis: Gilberto Gil
Traduko: Flávio Fonseca

Dri,
La amo nia estas gri'
Nur semo de la iluzi'
Nur post la morto ĝermas pli
Transloke kiel plant'
Renaskas el la plank'
Pro nia prisemumo
Neniu povus tro
Mortigi amon do
Sur nia lito pluma
Suma litanio
Tra la voj' senluma

Dri,
Ne longe pensu tiel pri
Separo aŭ korŝiro vi,
La vera am' ne estas ĉi
Ĝi estas infinito
Ega monolito
Nia arkitekturo
Neniu povus tro
Mortigi amon do
Sur nia lito dura
Lito el tatamo
Tra la vivo tuta

Dri,
Gefilojn plene benas san'
La pekoj estas nur de mi
Konfesis ĉion mi al Di'
Necesas ne pardon'
Pro tio nur la don'
De la kompato jam
Neniu povus tro
Mortigi amon do
Se amo estas gri'
Mortas, iĝas greno
Vivas kiel pan'
Dri


Rim:
- La originala titolo, Drão, estas mallongigo de Sandrão, karesa nomo de Sandra Gadelha (foto), eks-edzino de Gilberto Gil. En Esperanto, Dri povas esti konsiderata kiel mallongigo de Adriana, aŭ Adrianino.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- O título original, Drão, é uma abreviatura de Sandrão, nome carinhoso de Sandra Gadelha (foto), ex-esposa de Gilberto Gil. Em Esperanto, Dri pode ser considerado como abreviatura de Adriana, ou Adrianino.
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kripla

(Originala titolo: Creep)
Verkis: Colin Greenwood k Mike Hazlewood k Albert Hammond k Ed O’Brien k Jonny Greenwood k Thom Yorke
Traduko: Vitor Mendes

Vi venis al mi
Min rigardis kun ard’
Anĝel' min plorigis
Per haŭt’ kaj rigard’

Vi flugas sen pez’
En plej bela mond’
Al vi ĉu mi gravas?
Al mi vi tro gravas

Sed jen mi
Kripla strangulo
En ĉi mondo tre fia
Ja diable tro fia

Mi fajfas pri vund’
Ja gravas kontrol’
La korpo perfekta
Ĉio laŭ via vol’

Mi volas ke vi
Scivolu pri mi
Al vi ĉu mi gravas?
Al mi vi tro gravas

Ho o
Ho o
Ŝi kuras de mi
Ŝi kuras
For for for for
For

Kion vi volas?
Mi faros por vi
Al vi ĉu mi gravas?
Al mi vi tro gravas

Sed jen mi
Kripla strangulo
En ĉi mondo tre fia
Ja diable tro fia
Ĉi mondo mia



Kantas kaj gitarludas: Vitor Mendes


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mia mondo kaj ne plu

(Originala titolo: Meu mundo e nada mais)
Verkis: Guilherme Arantes
Traduko: Flávio Fonseca

Kiam mi vundiĝis,
Ĉio ŝanĝis sin,
Ĉiuj veroj malaperis.

Nur troviĝas restoj
Sen forgeso pri
Paco kiun mi jam havis.

Ĉion havis mi,
Nun estas muto,
Mutacio,
Noktomezo, duonlum',
Pensante:
Mi farus ĉion
Por iela finforges'.

Mi nur volus esti
En mallumo
De la ĉambro,
Noktomezo, duonlum',
Sonĝante.
Mi nur deziras
Mian mondon kaj ne plu.

Mi ne certas ĉu mi
Reridetos sen
Ia gusto amareca.

Kiel viv' libera?
Kiel ĉiopov'?
Kiel vidi novan tagon?



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Bela nova sento

(Originala titolo: Jerusalema)
Verkis: Master KG
Versio: Zore

La beleco nun, beleco nun,
La beleco nun, beleco nun,
Estas bela freŝa,
La beleco nun...

En la mondon flugas bela nova sento
Alvoko al ni por amlabor' de l' aga kolegar'

Ne plu la milito, tamen ne batalo,
Eĉ ne kolero, nek la malamo,
Tion ne volas ni, nur amo sur la ter'

Tion ne volas ni, tion ne volas ni, tion ne volas ni,
Nur amo sur la ter'


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Zore)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Koro buba

(Originala titolo: Coração bobo)
Verkis: Alceu Valença
Traduko: Flávio Fonseca

Ho, mia kor' jen batadas
Kvazaŭ dirante: maleble!
Zabumbo bruas tre ume
Kaj batas ene malfeble

Ho, via kor' jen batadas
Kvazaŭ dirante: maleble!
La koro de l' afliktitoj
Krevadas ene malfeble
La koro de l' afliktitoj
Krevadas ene malfeble

Ho koro buba
Mia kor' bula
Mia kor', balon'
Plena de fervor'
Kaj oni sin trompas, dirante:
Ne plu ekzistas la kor'

Ho koro buba, koro, mia koro bula
Mia kor', balon' plena de fervor'
Kaj oni sin trompas, dirante:
Ne plu ekzistas la kor'

Buba, bula,
Balon' de fervor'
Kaj oni sin trompas, dirante:
Ne plu ekzistas la kor'

Buba, buba, buba, buba,
Bula, bula, bula, bula
Bula, bula, bulo da fervor'
Kaj oni sin trompas, dirante:
Ne plu ekzistas la kor'


Rim: Zabumbo = brazila perkutilinstrumento



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La domo

(Originala titolo: A casa)
Verkis: Vinicius de Moraes
Traduko: Cícero Soares

Ekestis domo nur fantazia
Malestis muroj, pordo nenia

Neniu kuris de flank' al flank'
Ĉar en la domo ne estis plank'

Neniu ŝirmis sin kontraŭ vento
Ĉar en la dom' mankis la tegmento

Ne estis ebla senbrua pu'
Sen necesejo en la konstru'

Sed ĝin konstruis plej grava ulo
Sur Strato Bubo, numero nulo



Kantas kaj ludas ukulelon: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Dum tuta mia vivo

(Originala titolo: Por toda minha vida)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Mia tre amata
Mi volas fari ĉi kanzonon kvazaŭ ĵur'
Mi promesas, dum tuta mia vivo
Esti nur de vi kaj ami vin senlime
Nur ami laŭ neniu plu

Mia tre amata
Ĵus aperinta stelo pura
Mi vin amas kaj vin proklamas
La vera am', la vera am'
Pli granda ol ĉio ekzista
Ho, mia am'


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tago en Itapuan'

(Originala titolo: Tarde em Itapuã)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

Baneluzita kalsono, vagad' en milda somer'
Fora senfina marfono, ĉiela ark' en l' aer',
Poste la plac' en promeno, kaimkanzona etos',
Ripoz' en mat' el vimeno, bongusta akv' el kokos'

Bonas
Tag' en la plaĝ' Itapuan'
Ĉe l' suno de Itapuan',
Marbruo de Itapuan'
Amante en Itapuan'

Ĝui la maron, prezenti plej ĉarman verdon ĉe l' strand’,
Pri l' naturbeloj komenti drinke de brazila brand’
Kaj gape forrigardante la maron ĉe l' horizont',
Senti magie kaj lante rondiron de l' tuta mond'

Bonas
Tag' en la plaĝ' Itapuan'
Ĉe l' suno de Itapuan',
Marbruo de Itapuan'
Amante en Itapuan'

Ĉe l' freŝa brizo vespere venanta borden de l' mar',
Brue blovante leĝere supren de l' kokosarbar'
Kaj en la spaco serena kiel en sentempa nun',
Dormi ĉe l' bruna belplena Itapuana plenlun'

Bonas
Tag' en la plaĝ' Itapuan'
Ĉe l' suno de Itapuan',
Marbruo de Itapuan'
Amante en Itapuan'


Rim:
- Registrita en la albumo Esperanto, mia pasio, de Vera Jordan. Memeldona, 2007
- "kaimkanzona etoso" = etoso de kanzono en la stilo de Dorival Caymmi
Obs:
- Gravada no álbum Esperanto, mia pasio, de Vera Jordan. Independente, 2007
- "kaimkanzona etoso" = atmosfera de uma canção no estilo de Dorival Caymmi




Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Liberhorar' en Itapoã