(Originala titolo: Saudade da Bahia)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Flávio Fonseca
Aj, kia saŭdado de mia Bahio
Aj, se mi aŭdintus el patrino tion:
"Fil', ne lasu panjon tiel afliktita"
La koro estas ĉiam tiel sprita
Sed nia mondo plenas je malbon', iluzi'
Aj, se mi aŭdintus, eble ne suferus
Aj, tiu saŭdado estas korinfero
Aj, se la saŭdado estas ia manko
Almenaŭ rajtas mi ĉe mia flanko
Renkonti iun tre fidindan por ĉi konfes':
Vidu, kia estas mi,
Kaj vidu la suferon de la malfeliĉ':
Mi bezonis aerumi la koron
Per malkaŝo de mia kondiĉ'
Tiu ĉi situaci'
Plenigas mian koron per ĉi emoci'!
Kompatinda tiu hom'
Kredanta je la glor' kaj mono por feliĉ'...
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Beleta! La simpleco tenera dê Caymmi!
ResponderExcluirJa, "tenera" estas bona adjektivo por Caymmi!
Excluir