Esperas mi

(Originala titolo: Tomara)
Verkis: Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Esperas mi, ke vi rapide venu
Kaj ke vi ne min ĉagrenu
Forirante sen motivo
Kaj ploru, pentu kaj repensu multe
Ke pli bonas plorsingulto
Ol soleca ĝoja vivo

Esperas mi, ke vin konvinku tristo,
Ke saŭdado ne persistu
En malesto de la pac'
Ĉar vera amo ĉiam de l' amanto
Teksas saman oldan kanton
Sen iama lac'

Kaj la plej bela faro de la mondo
Estas vivi sur la ondo
Plene kun aŭdac'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Belega juveleto, amiko, kaj originallingve kaj viatraduke!!!! Gratulindas ni ĉiuj, la esperverduloj, kaj ĉi kaj ĉie! 💚🎵🎶

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!