La kanto de kotingo

(Originala titolo: O canto da araponga)
Verkis: Nonô Basílio
Traduko: James Rezende Piton

Se iuj okazoj tre markas la vivon
En mia kazo koting' markis ĝin
Kaj tiam mi, en mia naivo,
Ligis la birdon al aĉa destin'

En kort' de fajna domego tre riĉa,
Kun floranta bosko kaj bela ĝarden'
Dum mia kisado, neniam sufiĉa,
Tiel kotingo kantadis, jen:

REFRENO:

Klem, klem, klem,
Klem, klem, klem, klem...
La birdo kantadis kompate al mi!

La riĉa knabin' el linio nobela,
Mi, ido senkela sed nobla kantist'
Tuj enamiĝinta al ŝia beleco
Sen esti tre certa pri amo-ekzist'

Tiu kotingo per kant' antaŭvidis,
Ke mia ĝojo proksimis al fin'
Kun la knabino mi vidis riĉulon
Kunaj, sen skrupulo, mokantaj pri mi

(refreno)

For pasis la tempo, kiel ĉio pasas,
Kun seniluzio kvazaŭ en portret'
La kanto de l' birdo plu min embarasas,
Elvokas memoron pri la palacet'.

Rememorante la verdon kaj florojn
En la bunteco de l' bela ĝarden',
La bluajn okulojn, vizaĝo-trezoro,
Tiel kotingo kantadis, jen:

(refreno)


Rim (N.T.): Kotingo estas kurioza birdo kaj la familio kotingedoj konsistas el nur kvar specioj: unu de la kotingoj en Mezameriko kaj tri en Sudameriko. Ili estas Picnias tricarunculatus - trikarunkla sonorilkotingo, Picnias albus - blanka sonorilkotingo, Picnias averano - barba sonorilkotingo kaj Picnias nudicollis - la nudkola sonorilkotingo.

Ĉiu specio vivas en tute apartaj regionoj, tiel ke eblas precizigi, ke la aŭtoro celis la lastan el la kvaropo, ĉar tiu vivas en atlantikaj arbaroj kiuj kovras de parto de la nordorienta, tra sudokcidenta kaj suda Brazilo, ĝis parto de Paragvajo kaj nordo de Argentino. Tiu komponisto vivis inter la brazilaj ŝtatoj Minas-Ĵerajso kaj San-Paŭlo.

Legu pri ĝi: https://eo.wikipedia.org/wiki/Procnias_nudicollis

La ĉefa varianto el ĝiaj portugalaj nomoj estas "araponga", kiu devenas de ĝia nomo en la tupia, "wi'rá põga" ("bru-birdo").

Oni povas aŭskulti ĝian kanton ekzemple ĉe https://www.youtube.com/shorts/9FZmHmzjhrg (atentu, ke vi ne havas kapaŭsktilojn, aŭ unue malaltigu la sonon!)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!